Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto ĉe la libra Babel-turo en Bonaero
2011-05-24

 

 

    La juna hungara instruistino Petra Smidéliusz kolektas grandajn sukcesojn en la argentina ĉefurbo Bonaero.

 

    BONAERO, 20.05.2011.

 

    La titolo de "Monda Ĉefurbo de Libro" estis donita de Unesko al la argentina ĉefurbo por la jaro 2011. Honore al tio estis konstruita grandega babelturo el 30 mil libroj, inter ili ankaŭ el pluraj Esperanto-verkoj. Argentina Esperanto-Ligo eluzis la bonan propagandeblon, enkonstruigis niajn librojn en la turon, eĉ akiris tri eblojn por prezento de Esperanto ĉe la festa podio.

 

    La Esperanto-programojn faris Petra Smidéliusz, hungara Espeperanto-instruistino, kiu ĝuste nun prelegvojaĝas en la argentina ĉefurbo.

 

    Legu kaj libere disvastigu la ĉi-kunajn PDF-formatajn artikolojn en ESPERANTO kaj en la HUNGARA. La artikoloj elŝuteblas ankaŭ en la DOSIERUJO

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng