Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Hongkongo havas 3 el 5 plej prestiĝaj universitatoj de Azio
2011-05-24

    3 el la 5 plej prestiĝaj universitatoj de Azio troviĝas en la ĉina urbo Hongkongo, kaj la ceteraj du respektive en Japanio kaj Singapuro, laŭ la freŝa rangordo de aziaj universitatoj, publikigita en lundo, la 23an de majo.

 

    En ĉijara rangordo publikigita de la kariera kaj eduka reto QS, la Hongkonga Universitato de Scienco kaj Tekniko prenis la unuan lokon, superante la Universitaton de Hongkongo, dum la Nacia Universitato de Singapuro restas sur la tria loko. La Universitato de Tokio estas la kvara, kaj ĝin sekvas la Ĉinlingva Universitato de Hongkongo kaj la Seula Nacia Univesitato. Lokoj de la sepa ĝis la deka estas prenitaj de japanaj universitatoj. La Pekina Universitato de Ĉinio havas la 13an lokon kaj la Universitato Qinghua la 16an lokon.

 

    Ben Sowter, ĉefo de la enketa agentejo QS, diris, ke la Hongkonga Universitato de Scienco kaj Tekniko kaj la Universitato de Hongkongo eminentas kiel internaciaj universitatoj. La Hongkonga Universitato de Scienco kaj Tekniko fariĝas pli forta en esploro kaj disvolvo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng