2011-05-24 La 22-an de majo inaǔguriĝis en Daŭho, ĉefurbo de Kataro, la 8-a Altrangula Kunveno de Ĉina-Araba Kunlabora Forumo.
Dum la kunveno ĉinaj kaj arabaj reprezentantoj diskutas pri plenuma stato de la rilataj agadplanoj de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo, pri prepara laboro de la 5-a Ministra Kunveno de la Ĉina-Araba Kunlabora Forumo kaj pri komune atentataj internaciaj kaj regionaj problemoj.
La Ĉina-Araba Kunlabora Forumo fondiĝis en 2004. Ĝis nun okazis 4 ministraj kunvenoj kaj 7 altrangulaj kunvenoj, fondiĝis 11 kolektivaj kunlaboraj sistemoj pri politiko, ekonomio kaj kulturo.
La 8-a kunveno daǔros ĝis la 24-a de majo.
Redaktoro: Niu Xueqin
|