2011-05-25
La 23an de majo la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo anoncis en Parizo, ke ĉina kunqu-opera aktoro Zhang Jun estas elektita kiel Paca Artisto por la periodo de du jaroj pro sia longtempa sindediĉo al disvastigo de la ĉina Kunqu-opero.
Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko, nomumos Zhang Jun en la oficiala ceremonio, kiu okazos la 26an de majo en la stabejo de Unesko en Parizo, diris la organizo en sia deklaro.
Zhang, naskiĝinta en 1974 en Ŝanhajo, estas ĉefa disvastiganto de Kunqu, unu el plej malnovaj formoj de ĉina opero, enskribita en la Reprezentantan Liston de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro en 2008.
Dum sia sceneja kariero Zhang Jun antaŭenigis la Esperan Projekton kaj aliajn bonfarajn programojn, ekzemple starigi lernejojn kaj plibonigi la edukadon en la plej malriĉaj lokoj de Ĉinio. Li ankaŭ subtenis multajn kulturajn iniciatojn en Ŝanhajo.
La honoro ricevita de Zhang Jun helpos altigi la konscion de la lando kaj la internacia komunumo pri la graveco de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj ilia protektado, inkluzive de Kunqu-opero, aldonis la deklaro.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|