2011-05-25
La 24-an de majo okazis en Pekino la 24-a kunveno de la Interregistara Kunordiga Grupo por la Pacifika Oceana Cunama Averto-sistemo sub Unesko.
Laŭ informo publikigita de la Oceana Buroo de Ĉinio en novembro de 2011, oni kune okazigos cunaman ekzercon en la pacifika regiono organizita de la Interregistara Kunordiga Grupo por la Pacifika Oceana Cunama Averto kaj Katastrofo-mildiga Sistemo, kaj ĝin Ĉinio aktive ĉeestos. Laŭplane, la ĉi-jara ekzerco okazos en 9 diferencaj lokoj por samtempe ekzameni la kapablecon de averto kaj kontentigo de urĝa bezono de pli ol 30 koncernaj landoj.
En la kunveno, la ĉeestantoj el internaciaj organizoj, specialistoj kaj erudiciuloj de Ĉinio kaj aliaj landoj diskutos pri la detala enhavo, organiza maniero de la ekzerco.
Redaktoro: Li Jianhua
|