| 2011-05-25
La 24-an de majo Steve Ballmer, ĉefplenuma oficisto de Microsoft-kompanio, faris parolon en la Kreiva Forumo de Microsoft, kiu okazis en Pekino kaj celas kulturi kvalifikitajn personojn kreivajn, subteni lokan kreivan aktivadon kaj disvolvi la softvaran ekonomion en Ĉinio.
Li deklaris en la forumo, ke en la venontaj 5 jaroj la kompanio subtenos pli ol 3 mil novajn entreprenojn de Ĉinio per softvaroj kaj esploraj teknikoj kun valoro de 1400 milionoj da juanoj.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|