2011-05-26
La 24an de majo la Aviadila Industria Kompanio de Xi'an, fabrikanto de la pasaĝeraviadiloj Moderna Arkeo 60 (MA60), konfirmis, ke ĝi subskribis la kontrakton vendi kvar aviadilojn MA60 al la aviada ekspresa kompanio de Peruo.
La aviadilo MA60, ekkonata en la jaro 2000, estas la sola servanta regiona pasaĝeraviadilo, farita de Ĉinio mem. Oficisto de la kompanio diris, ke ĝia sukceso en la enlanda kaj internacia merkatoj multe altigis reputacion de la kompanio.
Laŭ statistiko de la kompanio, la aviadiloj MA60 estis liveritaj al 14 landoj en Azio, Afriko kaj Sud-Ameriko kaj servas por pli ol 100 aviadlinioj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|