Juano plivaloriĝis je 42 bazaj punktoj kontraŭ usona dolaro
2011-05-31
Laŭ la Ĉina Interŝanĝa Sistemo de Fremdaj Valutoj, lunde, la 30an de majo, juano, la ĉina mono Renminbi, plifortiĝis je 42 bazaj punktoj al nova rekordo de 6.4856 kontraŭ unu usona dolaro. La freŝa meza rilat-valoro de juano novigis la rekordon de 6.4898 kontraŭ unu usona dolaro, kreitan en la lasta vendredo.