2011-05-31
Lunde, la 30an de majo en Parizo, ĉina tenisistino Li Na, kiu okupas la 7an lokon de la mondo, venkis Petra Kvitova, la 9an ludistinon de la konkurso el Ĉeĥa Respubliko, per la rezulto de 2:6, 6:1 kaj 6:3, kaj fariĝis la unua ĉina tenisistino, kiu atingis la kvaronfinalon de la Franca Publika Konkurso.
Li, kiu atingis kiel la unua tenisistino el Ĉinio la finalon de la Granda Ŝlemo en la Aŭstralia Publika Konkurso 2011, faris plu trarompon sur la argila tereno de la Franca Konkurso, venkinte la favoraton Kvitova, kiu tri fojojn ĉampioniĝis en tiu ĉi sezono. En la kvaronfinalo 29-jara Li renkontos la gajninton de matĉo inter Ekaterina Makarova el Rusio kaj Victoria Azarenka el Belorusio.
(Redaktoro: Liu Zijia) |