Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Li Naixi (Ilin, 1908—2003)
2011-05-31

 
Maje de 1985 Li Naixi(meze) kunfotiĝis kun Simo, s-rino Tan Xiuzhu, Chen Yuan kaj japana e-isto.

 

    Sinjoro Li Naixi estis fidela kaj klopodema esperantisto. Li bone plenumis la laborojn de sia ĝenerala direktoro de la oficejo de ĈEL por 7 jaroj.

 

    Jam en mezlernejo li legis progresemajn librojn, kaj informiĝis pri Esperanto el la “Esperanta Rubriko” de “Studentoj”. En 1927 li aĉetis E-libron kaj komencis ĝin lerni. En 1929 li estis ĵetita en malliberejon kaj tie daŭrigis la lernadon. Post sia liberiĝo li membriĝis al UEA kaj funkciigis E-kurson en luita klasĉambro de elementa lernejo en la urbo Guiyang. Poste li venis al la urbo Chongqing kaj elesperantigis kaj publikigis versaĵojn kaj mallongan romanon “La Teatra Korbo” de Julio Baghy. En tiu tempo li konatiĝis kun multaj esperantistoj de la urbo kaj kun Venlo Fon kune fondis Esperanto-presejon. En 1951 li ĉeestis la fondkunvenon de ĈEL en Pekino.

 

    En 1958 li eklaboris kiel ĝenerala direktoro de la oficejo de ĈEL kaj ĝia konstanta komitatano. Dum sia servoperiodo li dediĉis siajn fortojn al altigo de la kvalito de EPĈ, preparado de la Unua Tutlanda Esperanta Laborkunsido kaj E-ekspozicio en 1963, kulturado de junaj E-laborantoj, sukcesa peto de la oficiala dokumento de la Ministrejo de Alta Eduko pri Esperanto kiel la dua fremda lingvo kaj nedeviga studobjekto, helpado al E-disaŭdigo de la Radio Pekino kaj aliaj branĉoj. Ekde 1979 li, la dua ĝenerala sekretario de ĈEL, partoprenis en okazigo de la 2-a Tutlanda Esperanta Laborkunsido, fondo de la societo Amikoj de Esperanto kaj “La Mondo”, la organo de ĈEL, kaj prepara laboro de la 71-a UK en Pekino.

 

    Liaj ĉefaj ĉinigitaj verkoj estis “La Lanternisto kaj Aliaj Noveloj”, “Maŝin-Mondo”, “Dio Rekompencu Vin”, “Verŝa ĵoj en Prozo”, “Taglibro de Anne Frank” kaj aliaj.

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng