Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Fumo-malpermeso en publikejoj estas multe atentata
2011-06-02

 

    La 31-a de majo estas la 24-a Monda Sentabaka Tago lanĉita de la Monda Organizo por Sano. Nuntempe en Ĉinio ĉiujare mortis pli ol 1.2 milionoj da homoj pro diversaj malsanoj rilataj al fumado, t. e. ĉiutage mortis averaĝe pli ol 3 000 homoj. Kiel efektivigi fumo-malpermeson en publikejoj? Kiel oni protektas homojn kontraǔ la malutilo de la pasiva fumado? Ĉi ĉio elvokis vastan atenton de la socio.

 

    La temo de la ĉi-jara Monda Sentabaka Tago estas "'Tabako-limiga Framopakto' de la Monda Organizo por Sano". Protekti homojn kontraǔ la malutilo de la pasiva fumado ĝuste estas unu el la plej gravaj enhavoj de la pakto. Ĉinio estas la plej granda lando de produktado kaj konsumado de tabako, kaj en ĝi troviĝas pli ol 300 milionoj da fumantoj kaj 740 milionoj da homoj, kiuj suferas de la pasiva fumado. Kaj la publikejoj estas plej gravaj lokoj por la pasiva fumado.

 

    En la lastaj jaroj, la ĉina registaro kaj kontraŭfumaj personoj ĉiam klopodas por regi la malutilon de la pasiva fumado. En la jaro 2009 la Ĉina Ministerio por Sano postulis ampleksan fumo-malpermeson en hospitaloj kaj rilataj institucioj pri kuracado; en 2010 la Ĉina Ministerio de Eduko postulis sentabakecon en la lernejoj kaj ekde la 1-a de majo ĉi-jare validiĝis ampleksa fumo-malpermeso en la endomaj publikejoj kaj en la publikaj trafikiloj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng