Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis infanĝardenon en la Internacia Infana Tago
2011-06-02

 

    La 31-an de majo ĉina prezidanto Hu Jintao adresis sian saluton al la ĉinaj infanoj por gratuli ilin pro la Internacia Infana Tago.

 

    La 1-an de julio Hu Jintao venis al Hubei-provinco, centra Ĉinio, kaj tie vizitis la Infanĝardenon Liulin de la urbo Shiyan.

 

    Dum la vizito Hu Jintao kune kun la infanoj faris florojn el papero kaj kantis infanajn kantojn.

 

    Hu Jintao deziris al la infanoj ĝojan vivon kaj sanan kreskadon, li skribis sian deziron sur la muro de la klasĉambro kaj kune kun la infanoj laŭtlegis ĝin.

 

    En la konversacio kun la instruistoj Hu Jintao dankis ilin pro ilia diligenta laboro. Hu Jintao deziris, ke la instruistoj kun plena amo prizorgu kaj lernigu la infanojn, kaj per ilia laboro donu al la infanoj ĝojan infanecon.

 

    Li ankaŭ urĝis la oficistojn plimultigi la financan subtenon al la antaŭlerneja eduko por garantii, ke la infanoj povos havi bonkvalitan edukadon.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng