2011-06-02
Zsófia Kóródy kaj helpantoj de la Interkultura Centro Herzberg partoprenis en la Tutpollanda Esperanto-Kongreso (TEK) okazinta en Nowy Sacz. Zsófia kontribuis al la programo per 3 prelegoj (pri internaciaj projektoj, ILEI-agado, UEA/ITK KER-ekzamenoj) kaj vizitis bazlernejon, kie Esperanto estas instruata.
Dum TEK okazis ankaŭ la lasta kunveno por la partoprenantoj de la 3-landa Grundtvig-projekto. La slovakaj, germanaj kaj polaj projektpartneroj kune spertiĝis en la bone organizita kongreso, ĝuis la tre varian fakan kaj kulturan programon kaj partoprenis en la spektakla demonstracio sur la ĉefplaco de la urbo.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|