2011-06-02 La 30an de majo Yang Dongquan, ĉefo de la Ŝtata Arkiva Administracio, diris, ke ĉirkaŭ 40 procentoj de la dokumentoj konservitaj de la administracio estas malfermitaj al la publiko. La dokumentoj konsistas el pli ol 100 milionoj da paĝoj kaj multaj el ili estas disponeblaj por la publiko.
Laŭ la ĉina leĝo, la publiko povas vidi plejparton de la sekretaj dokumentoj 30 jarojn post ilia ensekretigo.
Ke la dokumentoj inkluzivas kopion de la unua rezolucio de la kompartio, kiu estis sankciita en julio 1921, kiam la Komunista Partio de Ĉinio havis la unuan nacian kongreson por deklari la oficialan establiĝon de la partio, diris Li Minghua, vicĉefo de la administracio. Li ankaŭ montris kopion de letero skribita de la 14a Dalai-lamao al prezidanto Mao Zedong en oktobro 1951.
La Ŝtata Arkiva Administracio, fondita en 1954, respondas pri kolektado, aranĝado, konservado kaj liverado de la dokumentoj kun longperioda valoro.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|