2011-06-02 Grava evento okazis en la 7-a de majo en Herzberg: aperis novaj, publike videblaj Esperanto-reklamiloj en la Esperanto-urbo. 53 arboj ĉirkaŭ la urbomeza Jues-lago ricevis nomŝildojn kaj tiel ekestis interesa promenvojo, kie oni povas lerni la nomojn de arboj en la lingvoj germana, scienca latina kaj en Esperanto. Dank' al la bona kunlaboro de loka iniciatgrupo Zukunftswerkstatt, NABU (la germana naturprotekta asocio) kaj la Interkultura Centro Herzberg sukcese realiĝis tiu projekto kaj aperis pri la arboj ankaŭ 3-lingva broŝuro kun mapo. Sube estas fotoj pri la inaŭguro, ŝildoj kaj ĉirkaŭaĵo.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Afiŝo kun la nomoj kaj bildoj de la arboj, kaj meze la mapo de la esplor-pado |
|
 Unu el la 3-lingvaj informo-tabuletoj |
|
 Membroj de la Esperanto-klubo partoprenis en la malgranda festo. |
|
 Gesine Langenkamp, prezidantino de Zukunftswerstatt, salutas la publikon. |
|
 Kelkaj vizitantoj kun la projektgvidantoj |
|
 Membroj de la Esperanto-klubo studas la broŝuron pri la nova pado. |
|
 Bela vojeto allogas al ripoziga promenado. |
|