2011-06-02 Germanaj kaj slovakaj partoprenantoj la lastan fojon kunvenis kun siaj polaj partneroj enkadre de la 2-jara Grundtvig-projekto "La plej rekta vojo al aktivigo de la popolo 55+ pere de speciala eduka programo".
La komuna partopreno en la Tutpollanda Esperanto-Kongreso (TEK, Nowy Sacz, de la 30-a de aprilo ĝis la 6-a de majo, 2011) donis bonan ŝancon por rakonti pri ĝisnunaj travivaĵoj, akiri fakajn spertojn, ekhavi novajn geamikojn kaj priparoli la lastan raportadon pri tiu bonsukcesa dujara kunlaboro. Dum TEK Zsofia Korody, Petro Balaz kaj Urszula Wieczorek prelegis pri la projektaj temoj kaj pri la rezultoj. Sube estas kelkaj fotoj pri la agado.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 La kongresejo de la Tutpollanda Esperanto-Kongreso |
|
 Bonvenon! |
|
 Grundtvig-projektmembroj, Birgitt kaj Gabi kun novaj geamikoj |
|
 Stano kantigas la partoprenantojn. |
|
 Herzberganoj kun Jomo post la koncerto |
|
 Grupfoto kun Halina Komar |
|
 Gazetartikolo pri TEK |
|