2011-06-02
Je unu monato antaŭ la someraj ekzamensesioj ni informas vin pri la reta aliĝeblo al la braziliaj, hispania, danlanda, slovakia kaj italia KER-ekzamenoj.
Por povi plani la ekzamentempojn ni bezonus ke vi kiel eble plej frue aliĝu kaj elektu vian nivelon, des pli, ĉar en kelkaj sesioj ne eblos surlokaj aliĝoj, nur tiuj rajtos ekzameniĝi, kiuj antaŭe plenigis la retan formularon.
Informoj pri la ekzameno kaj la sesioj: en la ekzamenpaĝo kaj ĝiaj subpaĝoj.
Por aliĝi kelkaj al la koncerna urbo en al sesio-paĝo.
Por pluraj informoj ne hezitu turni vin al la organiza komisiono: ker-ekzamenoj(ĉe)edukado.net.
Por la sukcesa prepariĝo ni proponas ne nur specimenojn sed ankaŭ la novan helpprodukton KERzamino kies priskribon vi trovas en la paĝaro de Laboratorio Zam & Hof.
(El edukado.net)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|