Inaǔguriĝis la 19-a Ĉina Kunming-a Foiro de Importaj kaj Eksportaj Varoj kaj la 4-a Komerca Foiro de Sud-Aziaj Landoj
2011-06-07
La 6-an de junio inaǔguriĝis en Kunming de Yunnan-provinco, Ĉinio, la 19-a Ĉina Kunming-a Foiro de Importaj kaj Eksportaj Varoj kaj la 4-a Komerca Foiro de Sud-Aziaj Landoj.
En la foiro estas 2485 standoj, inter kiuj pli ol 1 000 estas alilandaj. Ilia nombro kreskis je 34% kompare kun tiu en la lasta foiro. La foiron partoprenis reprezentantoj el ĉiuj sud-aziaj landoj. Srilanko estas kiel ĉef-tema lando de la ĉi-foja foiro.