2011-06-07 Internacia misio mapos de la ekstera spaco salecon de la maro.
Argentino-konstruita spacoŝipo kunportanta instrumentojn el Usono kaj aliaj landoj estos lanĉita ĵaŭde sur la raketo Delto 2 en la aerarmea bazo Vandenberg ĉe la centra kalifornia marbordo.
La spacoŝipo rondflugos 657 kilometrojn super la tero kaj uzos instrumenton konstruitan de NASA (Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono) por mapi semajnajn ŝanĝiĝojn de la salakva nivelo en la maro. La instrumento Aquarius de NASA estas tiel sensiva ke ĝi povas rimarki ŝanĝiĝojn de sal-guto en galjono da akvo.
Preskaŭ tri kvaronoj de la surfaco de la tero estas kovrita de akvo, kiu enhavas 3.5 procentojn da salo. La kvanto de salo en la mondaj oceanoj restas preskaŭ senŝanĝa, tamen tutmonde varias la saleco en la plej supra tavolo.
Koni salecon de la mara surfaco helpos al esploristoj pli bone prognozi la estontecan klimatan ŝanĝiĝon kaj kurtperiodan klimatan fenomenon, kiaj estas El Nino kaj ĝia intima kunulo La Nina, kiu povas havi profundan efikon sur veteron de la mondo.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|