2011-06-07 La 4-an de junio 2011 en la tenisa turniro de la granda ŝlemo "Roland Garros" okazinta en Parizo la ĉinino Li Na venkis la italinon Franĉeska Skiavone kaj fariĝis la unua ĉinino venkinto de tenisa turniro "Roland Garros".
Post la duelo inter la du tenisistinoj la ĉina televido CCTV aldonis specialan baneron " Ni amas vin, Li Na '', kiu estis legebla de ĉiuj televidaj spektantoj.
La miliarda Ĉinio fieras kaj amas ŝin pasiege!
Gratulon al Li Na ! Hura por Ĉinio!
(El sporta.bg)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|