2011-06-09 Inter la 20-a kaj la 22-a de majo okazis la 51-a Kleriga Semajnfino en Herzberg. La ĉeftemoj estis faka terminologio, scienca tradukado, minoritataj lingvoj en Germanio kaj la organiza strukturo de la Esperanto-movado.
Post konatiĝo kun multaj fakaj vortaroj en la biblioteko de la Interkultura Centro Herzberg la partoprenantoj plenumis praktikajn taskojn: tradukojn de tekstoj pri la Nacia Parko Harz. Ekestis vera metieja kunagado. La seriozan laboron sekvis refreŝiga promeno laŭ la nova arbo-esplora pado ĉirkaŭ Jues-lago kaj agrabla rostado en la Esperanto-ĝardeno.
Jen kelkaj fotoj pri la bona etoso.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Lernado dum promenado |
|
 Esploro de la arboj ĉirkaŭ Jues-lago, kie novaj ŝildoj montras la arbonomojn ankaŭ en Esperanto |
|
 Temoj de la studsemajnfino: terminologio kaj tradukado |
|
 Multe da lernado per traduktaskoj |
|
En varma vetero estas agrable sidi en la ĝardeno. |
|
 Komuna manĝado kreas bonetoson. |
|