La vulkano Puyehue en la sudo de Ĉilio erupciis sabate, tion anoncis la oficejo pri urĝaj situacioj de Ĉilio.
Juan Andres Varas, estro de la regiono Los Rios, konfirmis la erupcion de la vulkano, kiu provokis kolonon de fumo je 10 kilometroj.
Laŭ la estro de la regiono, la loĝantoj de la komunumoj Futrono, Lagos Ranco kaj Rio Bueno, situantaj proksime de la vulkano, estis evakuitaj.
(el http://french.news.cn/environnement)
Redaktoro: Wang Lihua