2011-06-09 de Ivanka Stoyanova (Aminda)
Pekino estas belega urbo kaj nun, kiam plene verdiĝas, ĝia beleco estas neripetebla. Mia plej ŝatata strato estas Baiwanzhuang Dajie, la strato, kie mi piediras matene al mia oficejo kaj vespere al mia loĝejo. Mi ĝoje iras sub la ombro de la arboj kaj feliĉe rigardas la verdaĵojn dekstre kaj maldekstre. Mi ŝatas la verdan koloron -- ĝi plene trankviligas mian animon. La arboj en Pekino estas tre altaj kaj ili situas sufiĉe proksime unu apud alia en la du flankoj de la vojo kaj kiam mi rigardas supren la kunligitajn foliojn de la arboj ŝajnas al mi, ke mi iras en tunelo. Nun, en la varma tempo mi agrable sentas la ventan blovon. Alio, kio impresas min estas, ke ĉiuj konstruaĵoj ĉe la strata flanko havas altajn cementajn barilojn kaj nun ili estas kovritaj per verdaĵoj, tre agrabla vidaĵo por la okuloj. Kutime apud tiuj bariloj estas ĝardenetoj kaj tie kreskas diversaj arboj, floroj, arbustoj.
Nun, kiam mi verkas mian artikolon kaj rigardas eksteren, mi vidas, ke ankaŭ la muroj de nia oficejo estas kovritaj per verdaĵoj kaj eĉ en iuj ĉambroj la verdaĵoj estas kiel kurteno de la fenestro.
Hieraŭ, fine de la labortempo subite ekpluvis kaj mi ne havis ombrelon. Mi pripensis kaj decidis piediri sub la arboj kaj okazis vera miraklo -- mi atingis mian domon seke, kaj al mi ŝajnis, ke mi iras inter la pluvgutoj.
Nun mi jam certas, ke post mia reveno al la hejmo en Bulgario multe mankos al mi ankaŭ la piediro kaj mia ŝatata strato.
 Jen mia ĉiutaga vojo |
|
 Maldekstre videblas la barilo, kovrita per verdaĵoj |
|
 "Biciklisto" el verdaĵo en la ĝardeno |
|
 Verdaĵo kovras la muron de nia oficejo |
|
 Fotita tra mia oficeja fenestro |
|
 Verdaĵoj ĉestrate |
|
 Fotita en nia oficeja korto |
|
 Strataj verdaĵoj |
|
 Belegaj verdaĵoj |
|