Wen Jiabao vizitis ekspozicion pri movbildaj karikaturoj
2011-06-09
La 8-an de junio inaǔguriĝis en la Nacia Muzeo de Pekino la Semajno de Filmo kaj Televizio kaj Festivalo de Movbildaj Karikaturoj kune aranĝitaj de Ĉinio kaj Japanio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj la japana eksĉefministro Taro Aso ĉeestis la inaǔguran ceremonion kaj vizitis kune kun dulandaj infanoj kaj laborantoj por filmo kaj televizio la ekspozicion pri movbildaj karikaturoj.