Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Zongzio - tradicia ĉina manĝaĵo
2011-06-09
de Ivanka Stoyanova (Aminda)
 

Diversaj zongzioj en la magazeno "Carrefour" 
 
 
Abundo da zongzioj en la magazeno "Carrefour"
 
 
    La 6-an de junio de 2011 oni festas en Ĉinio la Drakboatan Feston kaj ĉiuj ripozas tri tagojn. Ĉinoj estas homoj, kiuj tre estimas siajn morojn kaj kutimojn kaj la Drakboata Festo kun la Printempa Festo kaj la Aŭtunmeza Festo estas unu el la tri ĉefaj tradiciaj popolaj festoj.
 
    Dum la festa tago kutime ĉiuj manĝas la tradician ĉinan manĝaĵon nomata zongzio, kuirita per vaporigo aŭ bolado. Kutime zongzio havas piramidan formon kaj ĝi estas farita el glueca rizo, entenata en bambuaj folioj kaj ĉirkaŭligita per diverskoloraj fadenoj kaj ĝia farĉo estas jujubo, dolĉigita kaĉo de ruĝaj fazeoloj aŭ ŝinko. Laŭ la tradicio oni ankaŭ manĝas salan ovon de anaso kaj trinkas vinon de milio kaj tiel esprimas sian deziron forpeli ĉiujn malfeliĉojn, malsukcesojn kaj malsanojn. Multaj gepatroj volvas kolorajn fadenojn ĉirkaŭ la manradikon aŭ harplektaĵojn de infanoj dum la festo por tiamaniere protekti la sekurecon kaj sanon de la infanoj.
 

Strata vendisto vendas kokidon kuirita en bambuaj folioj.  
   
Kokidoj kuiritaj en bambuaj folioj
 
 
    Dimanĉe, antaŭ la festa tago mi promenadis kaj vizitis la grandan kaj faman magazenon "Carrefour". Surstrate mi rimarkis vendistojn, kiuj proponas la manĝaĵon zongzion kaj eĉ se vi ne scias, vi certe supozos, ke baldaŭ estos la Drakboata Festo. Mi por unua fojo vidis viron, kiu vendas kokidon, kuirita en bambuaj folioj; la vendisto proponas ĝin kun saketo plena de buljono, estis bonodora kaj ŝajnis tre bongusta. Mi jam sciis kiel aspektas la skatoloj, plenaj de zongzio kaj promenante strate mi vidis, ke multaj homoj portas skatolojn en la manoj. Enirante en la magazenon ''Carrefour'' tuj videblas amasigite zongzioj, paketitaj en plastikaj saketoj kaj apud ili estas belegaj diverskoloraj skatoloj plenaj de diversspecaj zongzioj. La homoj amase aĉetas zongziojn, ili volas gustumi ĉiujn specojn kaj la virinoj interese komentas la varojn kaj interŝanĝas opiniojn kaj informojn.
 
 

Skatolo plena de zongzioj en la magazeno "Carrefour"
 
 Skatolo plena de zongzioj en la magazeno "Carrefour"
 
 Skatolo plena de zongzioj en la magazeno "Carrefour"
   
Skatolo plena de zongzioj fotita en mia domo
 
    Mi gustumis tri diversaj specoj de zongzioj kaj ĉiuj plaĉis al mi. Mi ne estas kaprica homo kaj ĉiuj ĉinaj manĝaĵoj estas bongustaj por mi, tamen zongzio havas pli specialan, neripeteblan guston kaj krome, estas plezuro malfermi la bambuajn foliojn kaj vidi la enhavon en belega piramida formo kaj tuj manĝeti por ekscii kian guston ĝi havas.
 

Diversaj zongzioj  
 
 
Amaso da zongzioj en la magazeno "Carrefour"
 
    Pri origino de la festo, ekzistas multaj klarigoj. Tamen pli vaste akcepteblas la opinio, ke la festo estas tago por memorigi pri Qu Yuan, ĉina antikva poeto, kiu vivis antaŭ du mil jaroj. Post pereo de sia patrolando, li kun granda malĝojo sin ĵetis al la rivero Miluo kaj tiu tago estis la 5-a de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Poste, por funebri pri li, ĉiujare en tiu tago la popolanoj plenigis bambutubojn per rizo kaj ĵetis ilin en la riveron por lin kulti kaj tiel naskiĝis la manĝaĵo zongzio.
 
 
Zongzioj fotitaj en mia domo
 
    Pri zongzio mi legis interesan rakonton. Jen mallonge kiel ĝi estas: Civitano de la urbo Ĉangŝa nomata Oŭ Huj en la regperiodo de imperiestro Ĝjan'u (25-56 p.K.) de la Orienta Han-dinastio subite renkontis en iu tago sinjoron, kiu pretendis sin lordo (titolo de Ĉju Jŭan). La sinjoro diris: "Estas bone, ke vi kultas min, sed la kultmanĝaĵoj plejparte estis ŝtelitaj de drakoj en la rivero. Estonte garnu la bambutubojn per melifolioj kaj kvinkoloraj silkaj fadenoj, ĉar la drakoj timas tiujn du aferojn kaj ne plu kuraĝos ŝtelmanĝi." Poste oni plenumis lian konsilon, kaj tiel estiĝis zongzio. De tiam zongzio jam fariĝis speciala manĝaĵo dum la festo, kaj nun oni ne plu ĵetas ĝin en la riveron.
 

Jen kiel aspektas zongzioj interne 
 
    Ĉiujare la kvina tago de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas Drakboata Festo kaj tial la festo nomiĝas ankaŭ Festo de Duobla Kvino. Dum la festo ĉefaj aktivadoj estas fari drakboatan konkurson, kanti antikvan operon.
 
 
Zongzioj venditaj apud mia domo
 
    Dum mia restado en Ĉinio mi ankaŭ estas impresita, ke ĉinoj ĉiam vizitas siajn gepatrojn kaj parencojn dum la festaj tagoj kaj kune festas -- la manĝado en familia etoso estas pli bongusta kaj la festo neforgesebla.
 
 
 
 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng