La 9-an de junio, la lunsonda satelito Chang'e-2 foriris el la luna orbito kaj flugis al profunda spaco por fari esplorajn eksperimentojn pri ĝi. Specialistoj diris, ke la satelito Chang'e-2 devas atingi la difinitan lokon por establi bonan bazon por alia esplorado en profunda spaco kaj akiri gravajn informojn pri la esplorado.