2011-06-10
La 22-an de majo okazis en Dandong, urbo de la provinco Liaoning en nordorienta Ĉinio la 1-a seminario pri la romano "Montara Vilaĝo", kiu estis angle verkita de la ĉina fama verkisto Chun-Chan Yeh kaj en 1982 Esperantigita de William Auld. La Esperanta versio de la libro estis enlistigita en la Serio Oriento-Okcidento de UEA.
En la seminario Ma Fengchen, konstanta vicprezidanto de la Dandong-a Esperanto-Asocio, prezentis la ĉefan enhavon de la libro, kaj faris prelegon Fero, vicprezidanto de DEA , Li Yanqiu, Piao Mingli respektive pri la stilo de la libro kaj pri kompreno en la idiolekto kaj Esperantologio de la libro.
Redaktoro: Chen Ji
|