2011-06-10
La internacia centro por studo pri la protektado de la grandaj pandoj kaj aliaj minacataj animaloj estis kreita marde en la provinco Sichuan de Ĉinio. La projekto estas subtenita kune de la bazo de studo pri la reproduktado de grandaj pandoj de Chengdu kaj la Global Cause Foundation (la globa afero-fondaĵo) sidanta en Usono.
La centro utiligos la resursojn, teknologion kaj fondusojn naciajn kaj internaciajn por trakti maĵorajn minacojn, kiuj metas en danĝero la vivon kaj la reproduktadon de grandaj pandoj kaj aliaj minacataj animaloj, montris profesoro Zhang Zhihe, direktoro de la bazo de Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan.
Laŭ Zhang Zhihe la centro servas kiel "nova etapo" por la internacia kunagado en protektado de grandaj pandoj.
"La centro estos internacia plat-formo por la esploristoj kiuj sin dediĉas al la animaloj en danĝero kaj al la biodiverseco", diris Zhang Zhihe.
Ĉinio signalis en la lastaj jaroj siajn progresojn en reproduktado de grandaj pandoj en kaptiteco. Tamen la lastaj kaj aliaj raraj animaloj ĉiam estas minacataj de detruo de ilia loĝloko, de naturaj katastrofoj, de homaj aktivadoj, de malsanoj kaj de poluado.
(el http://french.news.cn/environnement)
Redaktoro: Wang Lihua
|