Monda Banko: en Ĉinio la ekonomio je 9.3% kreskos ĉijare
2011-06-10
La 8-an de junio ekonomikisto de la Monda Banko diris, ke la ĉina ekonomio tenos rapidan kreskon kaj la ĉina registaro ankoraŭ havas grandan spacon en plistreĉado de la mona politiko.
La Monda Banko en sia dufoje-po-jara raporto profetis, ke la ekonomio de Ĉinio ĉijare je 9.3% kreskos, en 2012 je 8.7% kaj en 2013 – je 8.8% .