2011-06-10 Dum la 51-a Studsesio okazinta de la 20-a ĝis la 22-a de majo de 2011 – post kelkjara frekventado de studsesioj en Herzberg – ricevis sian atestilon d-ro Johannes Mueller kaj fariĝis diplomito de GEA por Esperanto-instruado.
Peter Zilvar kaj Zsofia Korody, respondeculoj pri klerigado en la Interkultura Centro Herzberg kaj la partoprenantoj de la kleriga semajnfino gratulis lin pro la bona rezulto. Li plurfoje prelegis dum la kleriga periodo kaj sukcese trapasis la C1-nivelan UEA-ITK KER-ekzamenon.
Sube estas kelkaj bildoj pri la evento.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Flagoj salutas la gastojn antaŭ la Esperanto-domo |
|
 La nova diplomito kun gestudantoj en la ICH-ĝardeno |
|
Johannes kun la atestilo kaj donacetoj |
|
 Iom da ripozo en amika rondo |
|
 Ĝardena rostado post laciga tuttaga studprogramo |
|