Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Unuaj sinjorinoj aliĝis al prevento de nova HIV-infekto
2011-06-10

    Merkrede en la ĉefstabejo de UN tridek unuaj sinjorinoj el Afriko, Azio, Latin-Ameriko kaj la kariba regiono mobilizis subtenojn por atingi la celon nuligi novan infektiĝon de infanoj je HIV antaŭ la jaro 2015.

 

    Ĉiŭtage ĉirkaŭ 1,000 beboj infektiĝas je HIV, 90% el kiuj estas en la landoj en sub-sahara Afriko, laŭ la Komuna Programo de UN pri HIV/AIDSO. HIV estas ankaŭ la ĉefa kaŭzo de gravedulina mortkvanto en disvolviĝantaj landoj.

 

    En la merkreda evento, okazinta en la malferma tago de altnivela kunsido de UN pri aidoso, la unuaj sinjorinoj venis en akordon subteni la ampleksan vojon por patrinaj kaj infanaj san-servoj kaj antaŭenpuŝi 10 agadajn paŝojn en siaj propraj landoj por certigi la infanojn naskitajn sen infektiĝo je HIV kaj antaŭenigi viv-savajn HIV-servojn por virinoj kaj infanoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng