Ĉinaj retumantoj per poŝtelefonoj superis 300 milionojn
2011-06-13
Qian Jinqun, vicĝenerala sekretario de la Ĉina Asocio de Komunikaj Entreprenoj, diris en la Tianjin-a Internacia Ekspozicio de Poŝtelefonoj fermita en la 11-a de junio, ke ĝis aprilo de 2011 Ĉinio havas 67.57 milionojn da posedantoj de la tria-generaciaj poŝtelefonoj kaj 303 milionojn da retumantoj per poŝtelefonoj, kiuj konsistigas 66.2% de la totala nombro de ĉinaj retumantoj.