Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Oficiale komenciĝos turismo de ĉefteraj loĝantoj al Taiwan
2011-06-13

 

 

    La 12-an de junio en Xiamen okazis la 3-a Kunveno de la Markolo-forumo, kie deklaris Shao Weiqi, ĉefdirektoro de Ŝtata Turisma Buroo, ke de la 28-a de junio turistoj el elektitaj urboj de la ĉina ĉeftero povos vojaĝi kiel individuoj trans la markolon Taiwan, kaj la elektitaj urboj estas Pekino, Ŝanhajo kaj Xiamen. La du flankoj trans la markolo konsentis, ke turistoj el Fujian-provinco povas viziti regionojn de Jinmen, Mazu kaj Penghu en Taiwan. Li diris, ke la du bordoj stabile kaj laŭgrade grandigos elektitajn regionojn laŭ la disvolviĝa stato de la vizito.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng