Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis olepentraĵa ekspozicio de la 90-jara jubileo de KPĈ
2011-06-13

de YANG LIGUANG

 

    En la Ĉina Arta Galerio, Pekino, inaŭguriĝis olepentraĵa ekspozicio de la 90-jara jubileo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

 

    La ekspozicio, kunorganizita de la Asocio de Esploro pri Dokumentoj de Komunista Partio de Ĉinio, Ĉina Modernhistoria Societo kaj la Esplora Centro de Naciminoritataj Aferoj sub la Ŝtata Komisiono, montras pli ol 300 pentraĵojn nove faritajn en la lastaj du jaroj, kaj ili estas dividitaj en tri partojn: la glora vojo de KPĈ, portretoj de heroaj martiroj de KPĈ kaj portretoj de diversnaciecaj popolanoj.

 

    Chen Jin, vicprezidanto de la Asocio de Esploro pri Dokumentoj de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en la inaŭguro, ke la originalaj verkaĵoj estas enkorpiĝo de la saĝo kaj talento de artistoj, donas al vizitantoj estetikan ĝuon kaj vibras la internajn kordojn de la koro. Tial ĝi estas grava vojo por koni la revolucian tradicion kaj disvolvi patriotismon.

 

    Kelkcent artistoj vizitis la hejmlokojn de forpasintaj revoluciuloj, sanktajn lokojn de la revolucio kaj naciminoritatajn regionojn por inspiriĝi en la verkado.

 

(Redaktoro: Zhao Xi k Liu Zijia)

 


 Inaŭguro 
 
 
Pentraĵoj
 
 
Pentraĵoj
 
 
Pentraĵoj
 

Vizitantoj 

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng