2011-06-13 Zsofia Korody kaj Peter Zilvar, reprezentantoj de la Interkultura Centro Herzberg, partoprenis fine de majo en Grundtvig-seminario okazinta en Bonn, kie ili aŭskultis prelegojn kaj akiris praktikajn sciojn pri administrado, pri fina raportado kaj pri la nova retpaĝaro de EU-projektoj. Tiu paĝaro fariĝas komuna trezorejo por Eŭropo, kie oni povas legi pri sukcese plenumitaj projektoj, pri la rezultoj, produktoj de internacia kunlaboro. Estis interese lerni pri novaj ideoj kaj estas bone, ke la enhavo kaj rezultoj de la Esperanto-klerigprogramo por la generacio 55+, ellaborita de PEA, E@I kaj ICH, estos publike atingebla inter aliaj eŭropaj projektoj.
Sube estas kelkaj fotoj pri la agado.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 ICH-reprezentantoj en Grundtvig-seminario |
|
 Plenkunsido por delegitoj |
|
 Peter Zilvar, reprezentanto de ICH en la seminariejo |
|
 Prelego pri la uzo de la nova paĝaro por raporti pri sukcesaj projektoj |
|
 La Komuna Eŭropa Trezorejo estas alirebla por ĉiuj. |
|