2011-06-13 Ke publikiĝis la libro de elektitaj gravaj dokumentoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) de ĝia fondiĝo en 1921 ĝis la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, diris kompilanto de la libro en dimanĉo.
Esplor-Centro de la Partia Literaturo sub la Centra Komitato de KPĈ, kiu kompilis la libron kune kun la Centra Arkivo, diris en sia deklaro, ke la libro kun 26 volumoj konsistas el pli ol 3,600 dokumentoj de KPĈ dum la periodo, kaj ĉirkaŭ 300 el ili estas publikigitaj por la unua fojo.
La deklaro diris, ke la libro inkluzivas dokumentojn pri la naciaj kongresoj de KPĈ kaj plenaj sesioj de la Centra Komitato de KPĈ, rezoluciojn, anoncojn kaj instrukciojn faritajn de la Centra Komitato kaj ankaŭ raportojn, prelegojn, artikolojn kaj leterojn de la partiaj gvidantoj.
La libro publikigita de la Centra Literatura Eldonejo servos kiel grava ilo por lernantoj kaj esplorantoj de la historio de KPĈ en la periodo de la Ĉina Nov-Demokrata Revolucio.
(Redaktoro: Liu Zijia) |