Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kiel Ĉinoj manĝas fruktojn kaj legomojn
2011-06-13

de Ivanka Stoyanova (Aminda)

 

    Frue matene, irante al mia laborejo, mi jam renkontas precipe maljunajn homojn, kiuj portas plenajn sakojn kaj en ĝi videblas fruktoj kaj legomoj. Kutime ili aĉetas ĉion sur strate, ĉar tie la varo ĉiam estas freŝa, alportita de vilaĝanoj, kiuj produktas ĝin kaj eĉ vendas ĝin pli malmul tekoste. Ĉiuj estas kontentaj-- la vendistoj, ĉar vendos pli rapide la varon kaj iros labori en la ĝardeno kaj la aĉetantoj, kiuj rajtas elekti ĉion laŭ sia deziro kaj gusto kaj elspezas malpli da juanoj....

 

    Do, kio impresis min komence de mia alveno en Pekino-- mi demandas la prezon, la vendisto aŭ skribas ĝin sur papero, aŭ montras per fingro, kaj iafoje ĝi estas skribita sur papero kaj metita sur la varo. Mi elektas, aĉetas la produktojn kaj kiam mi devas pagi, ili ĉiam volas duoblan prezon. Mi pensis, ke ili volas pli altan sumon de mi kiel eksterlandano, tamen poste mi eksciis, ke ĉiuj prezoj en Ĉinio estas por duona kilogramo (500 gramoj), ne kiel en Bulgario ĉiam por unu kilogramo.

 

    Ĉinoj tre ŝatas freŝajn fruktojn kaj legomojn. Kiam kuiras, ili klopodas konservi kiel eble plej bone la legomojn laŭ ilia origina gusto kaj eĉ post termika prilaboro la legomoj restas krakantaj kaj aromaj kaj konservas siajn nutrajn kvalitojn.

 

    Ĉinoj estas antaŭvidpovaj kaj praktikaj homoj. En Pekino mi vidis diversspecajn melonojn, kutime ili estas malgrandaj kaj helflavkoloraj -- en Bulgario ni ne havas tiujn specojn. La prudentaj vendistoj ŝarĝas sian veturilon kun la sortimento da varoj kaj ekstaras al iu vivoplena krucvojo aŭ apud malgranda vendejo. Tuj poste la veturilo transformiĝas en surtabla vendejo, kie la rondaj melonoj akiras tute nekonatan ĝis nun al mi aspekton. Per kelkaj nevolaj movoj ili tranĉpecigitaj ananasoj metitaj en malvarma akvo, pecetigas la melonon kutime je kvar pecojn, senŝeligas ĝin kaj eĉ ne ĉiam forprenas la semojn. Poste prenas longan bambuan bastoneton kaj enŝovas ĝin laŭ la tuta longeco de la melona peco. La homoj volonte aĉetas-- unu peco kostas nur unu juanon.

 

    Kiel vendas kaj manĝas ananason en Pekino?

 

    Plej ofte oni vendas la ananason senŝeligita kaj la vendistoj faras tion tute senpage antaŭ viaj okuloj, uzante specialan ilon. Tamen, plej interese estas, ke ili vendas la ananason ankaŭ distranĉita je kvar pecetoj kaj enŝovita je bambuaj bastonetoj same kiel la melonon. Por ne sekiĝi ili metas la pecetojn en malvarma akvo. Pri la prezo- en Bulgario la ananaso estas unu el la plej multekostaj fruktoj, eĉ mi povas diri delikataĵo, sed en Pekino tuta ananaso kostas nur 5 juanojn (duono eŭro) kaj unu peceto unu juanon, same kiel la peceto de melono.

 

    Ĉinoj ŝatas manĝi akvomelonojn-- kutime ili preferas aĉeti duonan akvomelonon; estas granda elekto, sed laŭ via plaĉo la vendisto volonte distranĉas la akvomelonon antaŭ viaj okuloj kaj tuj pakas ĝin en celofano.

 

    Bananoj, pomoj, persikoj, abrikotoj, ĉerizoj, nun abundas en la bazaroj kaj vendejoj kaj ankaŭ mi vidas kelkajn specojn, nekonataj al mi, kiujn mi nepre volas gustumi antaŭ mia flugo al Bulgario.

 


Senŝeligitaj ananasoj 
 
 
Abundo da melonoj kaj fruktoj
 
 
Tranĉpecigitaj ananasoj metitaj en malvarma akvo
 
 
Peceto ananaso sur bambua bastoneto
 

Ananasoj 
 

Ĉinaj fragoj 
 

Akvomelonoj 
 

Jen kiel kutime ĉinoj manĝas akvomelonon en restoracio 
 

Ĉinoj ŝatas manĝi jujubon 
 

Diversaj fruktoj 

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng