Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
2011-06-13

    La 9-an de junio la Ĉina Komerca Ministro (ĈKM) diris, ke Ĉinio subskribis la kontrakton de valoro de 220 milionoj da usonaj dolaroj kun afrikaj landoj por pruntedonado el la speciala fonduso por monhelpi 13 projektojn pri mal- kaj mez-grandaj entreprenoj.

 

    Laŭ ĈKM krom la kontraktita fonduso la Ĉina Disvolva Banko, la aganto de la speciala prunto, promesis sian helpadon al 19 projektoj kun la monhelpo de 483 milionoj da usonaj dolaroj. La speciala pruntedono kreis 1500 laborojn kaj faciligis la eksterlandan komercon de pli ol 40 milionoj da usonaj dolaroj en afrikaj landoj.

 

    De post 2009, kiam okazis en Egiptio la ministeria kunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, en kiu Ĉinio promesis, ke ĝiaj financaj institucioj preparu specialan prunton de 1 miliardon da usonaj dolaroj por helpi mal- kaj mez-grandajn entreprenojn en afrikaj landoj, Ĉinio jam pruntedonis 961 milionojn da usonaj dolaroj al 34 projektoj pri la mal- kaj mezgrandaj entreprenoj en 23 landoj de la norda, sudorienta kaj centr-okcidentaj Afriko.

 

Redaktoro: Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng