2011-06-14
La 13-an de junio inaǔguriĝis en Xiamen, Fujian-provinco de Ĉinio, la 2-a Oceana Forumo de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo, kiu estas unu el la gravaj aktivadoj de la 3-a Markola Forumo. La forumon ĉeestis ĉirkaǔ 200 fakuloj kaj erudiciuloj pri oceanoj el la du bordoj de la taiwan-a markolo. La forumo kun la temo "Monitoro de oceanaj ĉirkaǔaĵoj kaj antaǔaverto kaj prognozo de oceanaj katastrofoj" celas intensigi la dubordajn sciencajn interŝanĝojn en oceana kampo kaj akceli la dubordajn kunlaborojn en administrado de oceanoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
|