VIKTOR ĈALDAJEV (Rusio)
Memor',
alflustru por mi
iom da agrablaĵo...
ŝajnas, ja, ĉe vi kaŝitas
ioma valor' senrusta,
ĝi, eble, -- la orer'
el naiva juna revo,
kiu kiel eta stel'
nun apenaŭ traradiiĝas
inter fantomaj nebulozoj
de l' forpasantaj rapidaj jaroj.
tiel eble ion ĉi donu
por la kor',
ke nur dum ĉi moment'
esti feliĉa.
(el la blogo de ĉina s-ano Sun Mingxiao de Shandong)
Redaktoro: Wang Lihua