Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina Konstrua Banko emisios 80 miliardojn da juanoj da obligacioj
2011-06-14

    Lunde, la 13-an de junio, Ĉina Konstrua Banko, la dua granda banko de Ĉinio, diris, ke ĝi planas emisii 80 miliardojn da juanoj da sekundaraj obligacioj por daŭro de almenaŭ kvin jaroj.

 

    Deklaro de la banko al Ŝanhaja Biloborso diris, ke la emisio bezonas aprobon de akciuloj kaj reglamentantoj, inkluzive de la Ĉina Banka Reglamenta Komisiono. La kolektita mono replenigos la bankan kapitalon.

 

    La banko diris en aparta deklaro, ke ĝi starigos tut-posedan komercan bankon kun la kapitala investo de 100 milionoj da usonaj dolaroj en San-Paŭlo, Brazilo.

 

    En la fino de la unua kvarono de tiu ĉi jaro, la kapitala sufiĉeco de la banko atingis 12.45%, dume ĝia ĉefkapitala sufiĉeco estis 10.33%.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng