Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Wang Shengying: 37 jaroj ŝi instruis en montaro
2011-06-14

de Dong Hongliang

 

    "La Partio kaj la registaro laŭdas min, la vilaĝanoj subtenas min. Mi opinias, ke instruado en la montaro ne estas mizera, nek malfacila afero," diris Wang Shengying. La 9an de septembro, 2010 Wang Shengying ricevis la titolon de Modelo de Instruado kaj kulturo de homoj en Ĉinio kaj pro tio ŝi estis akceptita de la ĉina prezidanto Hu Jintao.

 

    En 1974 Wang Shengying eklaboris kiel instruistino en la vilaĝo Xiejiaping de Linzhou-urbo de Henan. Ĝis hodiaŭ 37 jaroj pasis, Wang Shengying de la naiva knabino fariĝis pli ol 50-jara grizhara veterana instruistino.

 

    "La amo kunligis min kun lernantoj!"

 

    Temas pri la jaroj kiel instruistino Wang Shengying gaje diris: "La amo min altiris, ligis kaj insistigis."

 

    Wang Shengying per "Sankta anĝelo" priskribis sian unuajn impreson kaj respekton al "instruistoj". Por ŝi ankoraŭ restas freŝa la pasintaĵo, ke kiam ŝi lernis en elementa lernejo, foje ŝi senatente faligis botelon da akvo de sia instruisto, siatempe en montaro akvo estis tre valora, tial Wang Shengying estis timema kaj embarasita. Tamen ekster ŝia atendo ŝia instruisto kun rideto diris al ŝi: " Ne gravas, ne maltrankvilu."

 

    La pasintaĵo kuraĝigis ŝin instruistiĝi. En 1974 kiam Wang Shengying diplomiĝis el supera mezlernejo, ŝi per la unua loko trapasis la ekzamenon por instruistiĝo. En la pasintaj 37 jaroj ŝi per sia amo zorgis pri la infanoj en la montaro. Eĉ gepatroj de ŝiaj nunaj lernantoj estis ŝiaj lernantoj.

 

    Wang Shengying ekinstruistiĝis en Dongping-vilaĝo de Henan-provinco. Siatempe iu granda rivero situis inter ŝia hejmo kaj la lernejo, ĉiutage ŝi devis duonhoron piediri al la lernejo. Pro la kriplo kaŭzita de poliomjelito en la infaneco ŝi foje refoje falis survoje.

 

    Junie de 1978 pluvegis konstante. Por ne malhelpi la lernantojn en la lernado ŝi per siaj kriplaj kruroj en vento kaj pluvo piediris la kotan vojon, vizits unuj post aliaj familiojn de la lernantoj por helpi ilin en la lernado. En pli ol 20 tagoj ŝi vizitis ĉiujn lernantojn. Kiam la vilaĝanoj vidis ŝin, pro troa emocio ili ne povas eldiri vortojn, ili kortuŝiiĝis ĝis larmoj, tirante ŝiajn manojn.

 

    Ŝi tiel ŝatas sian laboron, en pli ol 30 jaroj Wang Shengying neniam prokrastis unu lecionon. Pro tio, ke ŝi en kelkdek jaroj piedis la montvojeton, nun ŝi jam povas tiel facile piediri sur la zigzaga vojo.

 

    "Neŝanĝebla estas mia promeso, ke ĉiuj infanoj en la montaro vizitu lernejon." Wang Shengying havas grandan deziron, ke la infanoj en la montaro povas viziti lernejon, ŝi diris: "Mi promesis, ke ĉiuj infanoj en la montaro povas viziti lernejon. Kaj por mi tiu promeso estas neŝanĝebla."

 

    En 1986 Wang Shengying memvole venis al la lernejo Taoyuan, malproksima kaj en malbona kondiĉo. Por plibonigi la kondiĉon de la lernejo, ŝi en la ferioj kune kun sia edzo masonis muron kaj ebenigis la terenon. Kaj ili elprenis sian propran monon por ripari la klasĉambrojn. La subteno de ŝia edzo ĝojigis kaj kuraĝigis ŝin. Ĉiutage frumatene ŝi ellitiĝis, preparis lecionon, donis lecionojn al la lernantoj, korektis por ili hejmtaskojn, kaj helpis ilin en lernado. Pro la peza laboro ŝi ofte loĝis en la lernejo. Ŝia sindonemo kortuŝis la lernantojn kaj vilaĝanojn.

 

    Wang Shengying per sia vigla lernigado kaj simplaj vortoj donis sian lecionon al la lernantoj. Ŝi kuraĝigis la lernantojn apliki la sciojn en la ĉiutaga vivo. Ŝi praktikis la "kaj lernigan kaj ludigan metodon" kaj "nekonscian lernadon" en sia instruado laŭ la principo "Paŝojn post paŝoj".

 

    Kvankam la kondiĉoj de la klasĉambro de la lernejo Xiejiaping estis plibonigitaj, tamen ŝi opiniis, ke la postleciona vivo de la geknaboj estis monotona en la lernejo, tial ŝi elpezis 3000 juanojn por aĉeti librojn kaj mendis "Jurnalon por Lernantoj de Elementa Lernejo" kaj aliajn gazetojn. Ŝi fondis bibliotekon por pliriĉigi la post-lernan vivon de la geknaboj, kaj tio estas alte taksata de ŝiaj kolegoj kaj lernantoj.

 

    30 jaroj palpebrume forflugis. En tiuj malfacilaj tagoj Wang Shengying per sia senplenda kontribuo donis sian profundan komprenon al la okupo "instruistino" kaj konigis al la kolegoj sian fortan amon al la lernantoj.

 

    "Nur kontribuado povas ŝanĝi la montaron"

 

    Por faciligi vizitadon de la lernantoj Wang Shengying iam funkciigis la lernejon en sia hejmo, tiam ŝi tiel forte deziras rekonstrui la domon por pli grandigi la ĉambron.

 

    En 1989 ŝi dronis en grandaj ŝuldoj pro malsaniĝo de la edzo, siatempe ŝi vivtenis sin nur per la salajro de 70 juanoj. Do, kiel fari? Por rekonstrui la novan domon ili finfine decidis vendi la sojfabon, maizon, rizon kaj tritikon konservitajn en la hejmo. Tamen ankoraŭ ne sufiĉis la sumo. Ili do el la najbara vilaĝo pruntprenis brikojn kaj tegolojn. Por prepari la lignojn, ili forhakis arbojn ĉe sia domo kaj pruntprenis lignpecojn de parencoj. En la tagoj por konstrui la novan domon ŝi kaj la edzo kune transportis brikojn, preparis cementon, post multaj sendormaj noktoj finfine konstruiĝis la dezirata hejmlernejo. Por sekureco de la lernantoj ŝia edzo instalis balustradojn sur la ŝtuparo kaj en koridoro. En tiuj tagoj Wang Shengying kun siaj tri familianoj vivis tre simplan vivon por ŝpari ĉiun moneron cele sin senŝuldigi. Per la ŝparita mono ŝi aĉetis por la lernantoj magnetfonon, sonbendojn kaj lernilojn. Ŝi lavis vestojn por la geknaboj, atentigis ilin aldoni vestojn kaj faris por ilia ĉambro vatitan pordkurtenon. En la lernejo la lernantoj vivis kiel hejme kaj Wang Shengying -- ilia patrino. Kiel rekompenco la lernantoj kaj la vilaĝanoj ofte donacis al ŝi rizon, farunon, oleon kaj ovojn, tamen ŝi ĉiam danke rifuzis, ĉar anstataŭ profitado ŝi funkciigis la lernejon nur por ke la lernantoj tie bone lernu.

 

    En dudek jaroj Wang Shengying loĝis en la lernejo, kaj en aliaj 10 jaroj ŝi funkciigis la lernejon hejme. Ĝis hodiaŭ ŝiaj lernintoj eniris aŭ en altajn lernejojn aŭ en mezlernejon. Ŝiaj atingoj en instruado en multaj jaroj estis unu el la plej bonaj en la subgubernio. Kelkcent diplomiĝintoj bone edukitaj kun siaj riĉaj scioj nun ŝanĝas la subevoluintajn vilaĝojn. Tio spegulis la vortojn de Wang Shengying: "Nur kontribuo kaj sindonemo povas ŝanĝi la montaron."

 

    Wang Shengying per sia kontribuo ricevis laŭdon de la socio. Ŝi estis honorita kiel Tutlanda Modela Instruisto. Ŝi ricevis tutlandan laboran medalon de la Unua de Majo. Ŝi partoprenis la 17-an Tutlandan Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    Ŝi ofte diris al junaj instruistoj, ke ili devas ami la lernantojn, doni al ili kulturajn sciojn kaj inokuli en ilia animo noblan moralon.

 

Redaktoro: Zhao Xi k Chen Ji


Wang Shengying donas lecionojn en la nove konstruita klasĉambro. 
 
 
Wang Shengying kaj infanoj sur ludkampo
 
 
Wang Shengying kaj infanoj
 

Wang Shengying patrinece karesas infanon 
 

Wang Shengying kaj infanoj 
 

Wang Shengying akompanas la lernantojn hejme. 
 

Wang Shengying (La dua de maldekstre), intervjuata de geknabaj raportistoj en la informa centro de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. 
 

Ĝojas Wang Shengying rigardante la vojon al ekstera mondo.  

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng