Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Mia vizito en Pekina Zoo
2011-06-14

de Ivanka Stoyanova (Aminda)

 

    Unu el la vidindaĵoj de Pekino estas la Zoologia ĝardeno, la plej granda en Ĉinio. Ĝi estas fama per trezoraj grandaj pandoj, kun grandioza Maranimala Halo kaj krome, tie videblas pli ol 5000 animaloj de pli ol 550 specoj.

 

 
Enirbileto al Pekina Zoo
 
 
Enirbiletoj al diversaj enfermejoj
 

Enirbiletoj al diversaj enfermejoj 

 

    Mi veturis per buso, kiu haltas proksime de mia domo kaj post du haltejoj mi jam atingis la Zoologian ĝardenon. Ĉe la enirejo estas pli ol 10 giĉetoj, kie eblas aĉeti enirbiletojn kaj la prezoj varias-- lernantoj kaj studentoj, kiuj prezentas legitimilon ĝuas bileton de 25 juanoj, la infanoj kaj la emeritoj, kiuj superas 65 jaroj eniras la ĝardenon senpage kaj por ĉiuj aliaj la bileto kostas 40 juanojn..

 


Ivanka en Pekina Zoo apud belaj floroj 
 

Ivanka apud tabulo kun fotoj de ĉiuj bestoj en la Pekina Zoo 
 
 
Ivanka fotita apud statuo de simio

 

    Ĉe la enirejo de la Zoologia ĝardeno videblas en ĉiuj flankoj gvidkonsiloj kaj se oni estas atentemaj tuj orientiĝos kiuj bestoj en kiu direkto troveblas. Mi unue vizitis la enfermejon de diversaj specoj simioj-- mi jam sciis kiel aspektas la makako, la ĉimpanzoj, sed impresis min la resuso--simio kun mallonga vosto kaj preskaŭ senhara abdomeno. Tie oni povas vidi ankaŭ orharajn simiojn kaj blankkapajn simiojn, kiuj estas raraj apartaĵoj de Ĉinio. Ŝajne, ke la simioj estas la plej amikemaj bestoj, ĉar kiam ili vidas homojn, ili tuj venas kaj staras ĉe la vitro.

 


Simio rigardas la vizitantojn 
 

Lupo en Pekina Zoo 
 

Leopardo en Pekina Zoo 

 

    En la zoologia ĝardeno estas bonaj informadoj -- por eniri en la antaŭenfermejon kaj pli proksime rigardi kaj foti iujn bestojn necesas aĉeti aldonajn biletojn, tre malmultekostajn. Plej multaj homoj estis ĉe la elefantoj - tie ĉiuj ricevas fasketon de verda herbo por nutri la elefantojn kaj kompreneble fotiĝi apud ili. Proksime al la elirejo de la ĝardeno pompe staras domo ĉirkaŭita de verda bambuaro. En ĝi loĝas monde famaj kaj raraj bestoj de Ĉinio -- grandaj pandoj. En Ĉing-dinastio la loko estis privata ĝardeno de princo. En 1908 ĝi fariĝis menaĝerio nomata Ŭanŝengjŭan (Ĝardeno de Dek Miloj da Bestoj). Post la Liberiĝo ĝi multe disvolviĝis kaj nun prezentas sin kiel vere granda zoologia ĝardeno. Grandega intereso estis ankaŭ ĉe la pandoj, tamen ili eble pro la tro alta temperaturo aspektis lacaj, dormemaj kaj estis malfacile bone foti ilin.

 


Ivanka fotita apud la elefanto 
 

Urso en Pekina Zoo 
 
 
Ivanka en Pekina Zoo

 

    Alia impesinda besto estas elafuro, rara indiĝena besto de Ĉinio, kun vosto iom simila al la azena, hufoj al la bovaj, kolo al la kamela kaj korno al la cerva, kaj tial ĝi estas konata en Ĉinio kiel Kvarobla Malsimilaĵo.

 

    En apartaj enfermejoj estas monde konataj bestoj -- leonoj, ursoj, tigroj, panteroj, rinoceroj, cervoj, manatoj, ĝirafoj, hipopotamoj, certe mi ne sukcesis vidi ĉiujn 5000 bestojn dum mia 6-hora restado en la Pekina Zoo...

 

    Aparte en malgranda bestoĝardeno loĝas malgrandaj bestoj, nekonataj al mi, eble raraj en Eŭropo; plej interesaj de ili estas lutroj, zibeloj....

 

    En pitoreska lago videblas belegaj akvobirdoj, kiuj tuj kaptas la atenton; eblas sidi ĉe la benkoj kaj ĝui ilian belecon.

 

    En la zoologia ĝardeno estas belega parko kaj malgraŭ, ke en ĝi la benkoj estas sufiĉe proksime unu apud alia, ne sufiĉas la lokoj por sidi. Sur la verda herbo estis agrable por ripozi; la homoj metis sur ĝi kovrilojn, iuj sidis, aliaj kuŝis, manĝetis kaj trinkis. Kiel kutime plej kontentaj estis la infanoj, kiuj ŝajne neniam lacas. Ili kuras, ludas per pilkoj, balonoj, kajtoj...Plej ofte manĝema estis la glaciaĵo, aĉetebla krom en la manĝejoj kaj strataj standoj ankaŭ apud la benkoj, kie antaŭvidpovaj vendistoj alvenas kun plena skatolo kaj tuj post minutoj ĝi estas malplena kaj tuj ŝanĝita per nova skatolo. En la parko estas lago, kie oni povas promenadi per boato aŭ malgranda ŝipo. Agrablan venton venas de diversspecaj arboj kaj la verda koloro efikas trankvilige. La vizitantoj en la parko estis precipe gejunuloj kaj familioj kun infanoj, multaj el ili kunportas sakojn plenajn de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

 

    En la zoologia ĝardeno ne eblas enui; la homoj venas ĉefe por rigardi la bestojn, tamen la etoso estas festa kaj por ĉiuj estas diversaj amuzaĵoj.

 

    En kelkaj grandaj salonoj estis magazenoj, kiuj proponas diversajn varojn kaj memoraĵojn, la intereso estis grandega precipe de bildoj kun pandoj kaj la komerco prospera.

 

    Konklude mi povas diri, ke por ĉiam estos memorinda kaj neforgesebla mia vizito al Pekina Zoo-- mi intence elektis la tagon de mia naskiĝdatreveno, la 28an de majo.....

 


Bizonoj en Pekina Zoo 
 

Informo pri bizonoj 
 
 
Ivanka en Pekina Zoo
 
 
Interesa besto--Wu Mao Gou
 

 Ivanka fotiĝis kun ''hindoj'' 
 
 
Ivanka en Pekina Zoo
 
 
Nekonataj al mi bestoj
 

Pavo en Pekina Zoo 
 
 
Arbo-informilo pri la troviĝo de la bestoj en Pekina Zoo
 
 
Fenikopteroj en Pekina Zoo
 
 
Cigno en la lago
 

Cikonioj 
 
 
Ĉinoj feliĉe ripozas en Pekina zoo-parko
 
 
Promenado per ŝipo
 

Pando 
 
 
Mi aĉetis memoraĵojn

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng