2011-06-14
La Ŝtata Administracio de Manĝaĵaj kaj Farmaciaj Produktoj de Ĉinio malpermesis ok produktojn fabrikitajn de kvar entreprenoj funkciantaj sur la ĉeftero de Ĉinio pro timo ke tiuj produktoj estas poluataj de kemia produkto industria.
Post publikigo de la malpermeso en sabato, la Ŝtata Administracio de Manĝaĵaj kaj Farmaciaj Produktoj de Ĉinio postulas, ke la koncernaj entreprenoj ĉesigu aĉeti aŭ uzi tiujn malpermesatajn produktojn suspektitajn esti poluitaj de DEHP, organika substanco uzita de entreprenistoj por fleksebligi plaston, kaj la lasta povas kaŭzi hormonan misfunkcion aŭ aliajn problemojn de la sano, se konsumitan en granda dozo.
Inter tiuj produktoj metitaj sur la listo estas aditivo al la aromo de gujavo, fabrikita de la Guangzhou-a Meiyi-aEsenco- kaj Aromaĵo-Kompanio Limigita, tiuj al la pulvoro de verda teo, oleo de likva butero kaj al la oleo de aromigita ovo al lakto, produktitaj de la Jiangmen-a Manĝaĵa Kompanio Limigita kaj ankaŭ gista aditivo produktita de la Jiangmen-a Manĝaĵa Kompanio Jhan Wang. Ĉiuj tiuj kompanioj situas en la provinco Guangdong en suda Ĉinio.
La aliaj tri produktoj malpermesataj estas aditivoj al la aromaĵoj de aroma osmanto, verda teo kaj tiun de amando, produktitaj de fabrikanto de manĝaĵaj aditivoj, kiu troviĝas en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang en orienta Ĉinio.
(el http://french.news.cn/societe/2011-06/13/)
Redaktoro: Wang Lihua
|