2011-06-15
La 11-a de junio estas Pekina Tago de Kulturaj Heredaĵoj 2011. Tiutage Pekino lanĉis projekton pri peticio de akso de Pekino kiel la monda kultura heredaĵo. La ĉefaj konstruaĵoj ĉe la akso de Pekino inkluzivas Tian'anmen-pordegon, Imperiestran Palacon, Jingshan-parkon, Beihai-parkon, Yongdingmen-pordegon (rekonstruitan), Ĉielan Altaron, Turojn de Gongoj kaj Tamburoj. Post naskiĝo de la nova Ĉinio oni konstruis ĉe la asko Tian'anmen-placon, Monumenton de Popolaj Herooj kaj Memor-halon de Prezidanto Mao. Ankaŭ la Ŝtata Stadiumo kaj la Ŝtata Naĝa Centro konstruitaj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008 troviĝas en la plilongigita linio de la akso.
En la lastaj 10 jaroj pekinaj departementoj pri historiaj restaĵoj investis ĉirkaǔ unu miliardon da juanoj por riparo de pli ol 10 historiaj restaĵoj ĉe la akso kaj regado de iliaj ĉirkaǔaĵoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
|