Ĉina Popola Banko refoje levos proporcion de rezervo
2011-06-15
En la 14-a de junio, la Ĉina Popola Banko anoncis, ke ekde la 20-a de junio leviĝos je 0.5% la proporcio de rezervo el deponita mono por deponaj financaj institucioj.
Tiu ĉi estas la 6-foja leviĝo de la proporcio de rezervo el deponita mono, kaj post tiu, la proporcio de grandaj financaj institucioj estos 21.5%, kaj tiu de la mezgrandaj kaj malgrandaj financaj institucioj -- 18%, kiuj estas la plej grandaj en la historio.