2011-06-15 de GESANG DAWA
En la pasintaj jaroj, Tibeto tutflanke disvolvis kaj uzis novan energion, ekzemple, suna energio, venta energio, tervarma energio, marĉgaso ktp.
Tibeto, unu el la regionoj de la mondo riĉaj je la suna energio, ĝuas sunbrilon averaĝe je ĉirkaŭ 3 mil horoj jare.
En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, Tibeto komencis esplori, disvolvi kaj uzi sunan energion, kaj en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la industrio de suna energio rapide disvolviĝis en Tibeto. Nuntempe, la kapacito de ĝiaj generatoroj de elektro-produkto far suna energio atingis 9 milionojn da vattoj, kiuj konsistigas ĉirkaŭ 13% de tiu de la tuta lando. Kaj Tibeto produktos per la suna energio la plej grandan kvanton da elektro en Ĉinio.
De la jaro 2011 ĝis la jaro 2015, Tibeto plenforte disvolvos hidraŭlikan elektro-produktadon al 2.87 milionoj da kilovattoj, kaj rapidigos ekspluatadon kaj uzadon de tervarma energio, venta energio ktp. En la venontaj jaroj, Tibeto provizos ĉirkaŭ 300 mil loĝantojn per elektro far suna kaj venta energio.
 La Potala Palaco en vespero |
|
 Instalaĵoj por elektro-produkto far suna energio |
|
 Hidroelektra centralo |
|
 Sunenergiaj lampoj surstrate |
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua
|