Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio intensigas kontrolon de manĝaĵa sekureco en la kamparo
2011-06-15

    Marde, la 14-an de junio, la Ŝtata Administracio de Industrio kaj Komerco de Ĉinio diris, ke ĝi intensigos la kontrolon de manĝaĵoj, laktaĵoj kaj alkoholaĵoj vendataj sur la merkato en ruraj regionoj por certigi la manĝaĵan sekurecon dum la merkata cirkulado.

 

    Wang Yuji, direktoro de la Reguliga Departemento por Merkata Cirkulado de Manĝaĵoj sub la administracio, diris, ke lokaj merkat-superrigardaj fakoj severe batos kontraŭleĝajn agojn, ekzemple vendon de falsaj manĝaĵaj produktoj kaj alkoholaĵoj, inkluzive de blanka kaj ruĝa vinoj.

 

    Wang diris, ke koncernaj lokaj departementoj plifortigos la administradon super la cirkulo kaj registro de laktaj produktoj kaj strikte urĝos vendantojn de laktaj produktoj kontroli la kvaliton de la produktoj kaj ankaŭ la aŭtentikecon de la liverantoj.

 

    Laŭ oficialaj donitaĵoj, superrigardaj departementoj pri industrio kaj komerco tutlande lanĉis la kontrolon al pli ol 8.5 milionoj da vendantoj de manĝaĵaj produktoj kaj pli ol 180,000 bazaroj en la unuaj kvar monatoj de tiu ĉi jaro. Entute 12,800 nelicencitaj vendantoj estis elpelitaj el la merkato.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng