2011-06-15
 La 14-an de junio laborantoj de dom-bloka komitato en Hangzhou de Zhejiang-provinco, suda Ĉinio, stakigis sablosakojn antaŭ la pordo de la domo post pluvego. |
La 14-an de junio la nova raŭndo de forta pluvo startis en suda regiono de Ĉinio, kio kaŭzas inundojn kaj montotorentojn en tiu regiono, kaj pli ol 55 mil personoj devige forlasis sian hejmon.
Marde matene forta pluvo komencis ataki Hubei-, Hunan-, Jiangxi-, Guizhou- kaj Anhui-provincojn, laŭ informoj de la lokaj prognozo de veteroj en iuj regionoj la pluvfalo daŭros ĝis vendredo.
Je la sepa posttagmeze en Xianning de Hubei-provinco kiam la pluvego je 5 metroj altigis la akvonivelon de la rivero, pli ol 53 mil loĝantoj estis evakuitaj el la hejmo.
Konstanta forta pluvfalo kaŭzas seriozan perdon en la urbo, 12 homoj perdis la vivon kaj pli ol 100 personoj vundiĝis.
Redaktoro: Chen Ji
|