2011-06-16 Merkrede, la 15-an de junio, funkciulo de la ĉina ĉeftero, diris, ke en la lastaj jaroj la ĉeftero kaj Taiwan havis efikan kunlaboron en la komuna batalo kontraŭ krimoj.
Yang Yi, proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Taiwan-aj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke la du flankoj kunlaboras por severe bati seriozajn krimojn rilatajn al telefona fraŭdo, narkotiko, kontrabando kaj kidnapo. Li diris, ke tiuj ĉi komunaj klopodoj helpas protekton de vivoj kaj posedaĵoj kaj ankaŭ plibonigon de transmarkolaj interŝanĝoj.
Yang diris, ke laŭ la transmarkola interkonsento, kiu validiĝis en junio 2009, departementoj de la ĉeftero pri publika sekureco ekstradiciis 112 suspektatojn al Taiwan ĝis la fino de la lasta monato, dum Taiwan ekstradiciis du al la ĉeftero.
Respondante la demandon pri nunaj malfaciloj en rehejmigo de konviktitaj krimuloj, Yang diris, ke la problemo kuŝas en tio, ke Taiwan ne agnoskas decidojn de la ĉeftera kortumo, kio signifas, ke la rehejmigitaj krimintoj eble vizaĝas al la dua proceso, se ili estas revenigitaj al Taiwan. Li diris, ke Taiwan-a starpunkto estas kontraŭi la spiriton de la transmarkola interkonsento pri justica asistado, kiu urĝas al Taiwan preni pozitivajn rimedojn por konvene solvi rilatajn problemojn.
La interkonsento estis subskribita de la ĉeftera Asocio por Rilatoj trans Markolo Taiwan kaj Taiwan-a Markola Interŝanĝa Fondaĵo en aprilo de 2009.
La du flankoj konsentis interŝanĝi krimo-rilatajn informojn kaj helpi unu al la alia esplori kazojn kaj kolekti indikaĵojn. Ĉiu el la du flankoj respondecas por helpi al la alia identigi atestantojn kaj kapti kaj rehejmigi krimulojn kaj kriminalajn suspektatojn.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|